Nori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nori-folioj

Nori (japane: 海苔, ĉine: 海苔; pinjine: hǎitāi, koree: 김, kimgim) estas diversaj specioj de ruĝaj algoj de la genro porphyra, sekigita kaj uzata en la japana kuirarto. Oni uzas nori ĉefe por suŝioj kaj onigiri.

Rostitaj nori, yakinori (焼き海苔), estas uzata en malgrandaj pecoj por ramen kaj kiel aldonaĵoj al shoba, saŭcoj, ktp.

Historio

Algokulturo ekzistis en Japanio jam dum la Edo-epoko en la golfo de Tokio.

Komence la esprimo nori estas pli vasta kaj inkluzivis diversajn genrojn de algoj, inter ili hijiki. Unu el la plej malnovaj priskriboj pri nori estas el la 8-a jarcento. En la Taiho-kodo (大宝律令) verkita en 701, nori estas menciita kiel teksaĵo.

En Utsubo-historio (宇津保物語) verkita ĉirkaŭ 987, nori estas agnoskita kiel kutima manĝaĵo. La unua nori estis pasto, la nori-folio estis kreita en Asakusa, Edo (la nuntempa Tokio) en la Edo-epoko per la sama metodo kiel washi-papero.

En la japana la vorto nori havas la saman elparoladon kiel nori (糊, gluo), kaj oni supozas ke tiuj plantoj estis uzitaj por kunglui aĵojn.

Eksteraj ligiloj