Saltu al enhavo

Nou

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nou (hungare: Szászújfalu, germane: Neudorf) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Sibiu. En 1910 ĝi havis 1152 loĝantojn (rumanoj, germanoj, ciganoj); en 1992 1443 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1319. Ĝi estis saksa vilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Szeben vármegye). Administre ĝi apartenas al Roșia.

La silaboj nou / új / Neu en la diverslingvaj nomoj signifas "nova". La silabo szász en la hungara nomo indikas la saksan tradicion.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]