Nov-Zelanda nacia teamo de futbalo
El Vikipedio
| Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Nov-Zelando. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
| Nov-Zelanda nacia teamo de futbalo | ||
|---|---|---|
| asocio | New Zealand Football Nov-Zelanda Futbal-Asocio |
|
| konfederacio | OFC | |
| unua matĉo | 1922 |
|
| plej granda gajno | 1981 |
|
| plej granda perdo | 1936 |
|
| Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 2 (unuafoje en 1982) | |
| plej bona rezulto | unua rondo 1982 |
|
| OFC Pokalo de Nacioj | ||
| aperoj | 8 (unuafoje en 1973) | |
| plej bona rezulto | venko en 1973, 1998, 2002 kaj 2008 | |
La Nov-Zelanda nacia teamo de futbalo oficiale naskiĝis en 1922. La unua internacia matĉo estis kontraŭ Aŭstralio en tiu jaro. Enlande la teamo ricevis la kromnomon All Whites - "la tutblankaj" (aludante al la tute blankaj sportaj vestaĵoj de la teamanoj). Emblemo sur la teamaj vestaĵoj estas branĉo de la arĝenta filiko, la nacia planto de Nov-Zelando. Dufoje la teamo kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo - unuafoje en 1982. La teamo ankaŭ aktuale partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko.