Nova muelejo (Erfurt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La muelilo, dekstre la Schlösser-ponto.
Vera bildkarta motivo: la muelejo nokte. En la fono videblas la turo de la Dominikana preĝejo.
La blutilo.
La dispecigilo aŭ desintegratoro.

La Nova muelejo estas teknika muzeo ĉe Schlösser-ponto en la urbokerno de Erfurto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas ĉe flanka brako de la rivero Gera, kiu antaŭenpuŝas la etan akvoenergian parton de la muelejo. Ene estas grenmuelilo kun sube frapata Zuppinger-akvorado. Nuntempe ĝi estas la lasta funkcianta muelejo el ne malpli ol 60 (antaŭ jarcentoj). Sian nomon "Nova muelejo" ĝi portas ekde 1735, post rekonstruo pro fajrego.

Aparte interesas la komplete konservita fluo tra ĉiuj ŝtupoj pere de siteleta levilo. Krom la muelprocedo mem, dorlotas la okulojn de la vizitanto historiaj dispecigilo, blutilo kaj pasaĝerlifteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruo kaj distruo[redakti | redakti fonton]

En Erfurto ekzistis - pro la oportuna situo kaj rapida flurapideco de la flankaj riverbrakoj de Gera - iam 60 mueliloj. Tio necesigis surpaperigon de akvaj rajtoj en 1332. Ĝi ordigis la elprenon de akvo el riveretoj por agrikulturo; la grandecon de la akvoradoj; la taskojn de la muelistoj koncerne la prizorgadon de la rojoj; la altecon de akvofaletoj kaj vejroj.

Nia Nova muelejo ekde la 13-a jarcento dokumente aperis, sub diversaj nomoj: Hirschmühle, Martinsmühle, Martinsmühle zum Hirsch, Mühle vor dem langen Steg, Mühle zum roten Hirsch, Hirschgensmühle. En la financaj listoj de la Severo-kirko de la 1259-a jaro la muelejo latine nomiĝis "molendium comitis" (grafa mulejo). Tio identigas la grafon de Gleichen kiel posedanton. En 1322 la posedrajtoj ŝajne dividitis. La klanoj de See kaj de Luderborn pagis po kvaronan tributon, Konrad Hotermann la duonan. Post 1331 oni denove rekolektis la posedrajton kaj koncentrigis ĝin en unu personon. Ekde la fino de la 16-a jc. la familio Milwitz disponis pri ĝi.

En la monato oktobro de la jaro 1736-a la muelejo kaj 70 domoj apud la dominikana preĝejo forbrulis. Poste la muelilo novkonstruitis kaj portis ekde tiam sian nunan nomon.

En 1737 ĝin refunkciigis la konsilantaroj Moliton kaj Clemens. En 1753 oni cedis al la muelisto uzi 5 akvoradojn kaj ekde la 18-a jc. ĝin posedis liberaj muelistoj.

En 1867 aĉetis ĝin Carl Köhler, kiu modernigis ĝin. Dum mallonga tempo oni ĝin nomis tiam Kunstmühle. De la vidvino de Köhler akiris ĝin Eduard Gruhn, kies filo Heinrich iĝis la lasta muelisto. Ĝis la vendado al la urbo en 1982 ĝi produktis farunon.

Ne longe post la instalo de la pli forta Zuppinger-akvorado necesis havi gasmotoron (en 1895), ĉar la akvaj kondiĉoj por mueliloj estis malboniĝantaj. Sed pluse pagi konstruimpostojn por tio Carl Köhler simple rifuzis. En 1919 enmuntitis elektra motoro koneksita al la urba kurentprovizado. En februaro 1945 la muelilo estis damaĝita pro bombardo.

Rekonstruo post la Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Tuj post la fino de la milito komenciĝis la rekonstruo de la parte detruita muelejo. La vidvino de Köhler senhezite estis petskribinta al la respondecaj urbaj aŭtoritatoj. Pro la plilarĝigo de Schlösser-ponto en 1947/48, la grundo reduktiĝis je 90 m² kaj la antaŭa fasado malkonstruitis. Por protekti la akvoradon oni konstruis je la komenco de la 1950-aj jaroj kompaktan ejeton, kio ebligis uzon ankaŭ vintre.

Post la transpreno fare de la familio Gruhn estis instalita en 1951, aldone al la akvorado, Francis-turbino kaj alia elektra motoro. Krome oni metis ankoraŭ 24 ĉevalpovojn fortan dizelmotoro en la muelejon. Kelkaj ekipaĵeroj (ekz. la desintegratoro) moderniĝis.

La filo Heinrich Gruhn daŭre funkciigis ĝin spite al konkurenco kaj al la multo da politikaj kaj ekonomiaj problemoj por memstaruloj en GDR. Fine la urbo aĉetis ĝin en 1982. Ĉefe danke al Heinrich Gruhn la muelilo sukcesis konserviĝi kun origina ekipaĵo de la 19-a jarcento.

En la 30-a de oktobro 1992 la muelejo remalfermitis kiel muzeo kaj apartenas nun al la Urba muzeo. Ĝis 1994 Heinrich Grun kunlaboris en la estraro.

En 1996 instalitis generatoro por energiproduktado el la akvo de la Gera-rivero. Ĝis la 31-a de decembro 2011 eblis produkti 289.164,0 kWh.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Mühle-Denkmal-Wasserkraftanlage, eld. Deutsche Bundesstiftung Umwelt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]