Nova tango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Astor Piazzolla en la jaro 1971

Nova Tango (hispane: Tango Nuevo, foje ankaŭ Neotango) estas evoluaĵo de la argentina tango al nuntempaj formoj kaj artaj postuloj. Tio enhavas la pluevoluon kaj sintezon de la klasika tangomuziko per modernaj, plejparte popularmuzikaj rimedoj kaj kaj la pluevoluon kaj variadon de la formoj kaj elementoj de argentina tango.

Kompozicia novigo[redakti | redakti fonton]

La kompozicia novigo de tango estas nepre ligita kun Astor Piazzolla: ties komponaĵoj de Tango Nuevo, kiuj ekestis ekde 1955 post lia reveno al Argentino, estas konceptitaj kiel koncertmuziko kaj per tio „ne dancebla, almenaŭ ne laŭ kutima senco. Ili plie postulas koncentritan aŭskultadon. Piazzolla pluevoluis la tangon kaj enigis por ĉi tiu celo treege diversajn influojn.“[1] Anstataŭ ĉiam sama ripeto de la antaŭvideblaj ritmaj modeloj, la reekpreno de la kutima harmonia vortaro kaj la simplaj formoj de tradicia tango Piazzolla modernigis la tangon, ŝanĝante ĝian formon kaj modifante ĝiajn ritmojn per reekpreno de eŭropa klasika muziko, de argentina popolmuziko kaj de ĵazo. Li uzis kontrapunkton kaj la fugoprincipon. Krome li reiris al harmoniaj novigoj kaj la tonlingvo de Béla Bartók, Sergej Prokofjev, Igor Stravinski kaj Heitor Villa-Lobos, per kio li disponis pri dissonaĵoj, eĝohavaj melodioj kaj progresemaj formalaj konceptoj. Per konsidero de progresema ĵazo kaj de tria fluo li ankaŭ strukturis la improvizoparton en siaj komponaĵoj (aŭdeble sur albumo Summit kun Gerry Mulligan). Ekde 1974 eĉ la elektrona muziko eniris liaj komponaĵojn. Tamen la nova tango de Piazzollas neniam perdis la romantikan kaj la pasion, dramecon, erotikon kaj akrecon de tradicia tango, tiel ke la tango ĉiam restas sentebla. Ĉi tion ja fortigas la uzado de la karakterizaj sonkoloroj de violono kaj de bandonio (kies ludmanieron perfektigis Piazzolla), sed ĝi estas ankaŭ spertebla en interpretaĵoj sen bandonio.

Piazzolla plilarĝigis la instrumentaron per gitaro kaj frapinstrumentaro. Lia sondisko-publikaĵo Libertango (el la jaro 1974 kaj farita en Milano) fariĝis "pratipo" de ĉi tiu nova tango kaj enhavas per la pecoj Libertango kaj Adios Nonino ankaŭ du el liaj plej famaj komponaĵoj.

Pluaj ĉefroluloj de muzika Tango Nuevo estas Juan José Mosalini, Luis Borda kaj Dino Saluzzi. Krome nomendas la ensembloj Primavera del TangoQuintetto accento.

Danca novigo[redakti | redakti fonton]

Nuntempe (2008) la Tango Nuevo enhavas plene improvizatajn, tamen gvideblajn paŝojn, respegulas la tradician bazon de la dancpaŝoj de klasika tango argentino. Krom tio ekzistas la neotango, en kiun eniris paŝoj el salso, dancejo-danco kaj svingo. Al la dancistoj de la Nova Tango apartenas Gustavo Naveira, Mariano Frúmboli, Fabián Salas, Sebastián Arce, BA Tango kaj Homer Ladas. Novan Tangon oni dancas aŭ pri tradicia tangomuziko aŭ pri pli nuntempaj aperaĵoj ĝis al elektrotango, nuntempe publikigitaj ekzemple de Gotan Project, Bajofondo, TanghettoNarcotango.

Gustavo Naveira esprimiĝis pri la nocio Tango Nuevo jene: „Oni povas konsideri kiel Nova Tango la fazon post 1980, en kiu la dancata tango teknike kaj arte atingis sian plej altan evoluon.“[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johannes Feldmann-Bürgers: Tango und Jazz: Kulturelle Wechselbeziehungen? LIT-Verlag Berlin-Hamburg-Münster 1996; ISBN 3825824160

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eckhard Weber en Matices pri Piazzolla
  2. Tango Danza 3/2008 p. 5
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]