Novi Marof
Bazaj informoj
Novi Marof estas urbo en Kroatio, en departemento de Varaždin. Ankoraŭ 22 komunumoj apartenas al la municipo.
- Areo: 112 km²
- Loĝantaro en la municipo: 13 850, en la urbo: 1980
- Poŝtkodo: 42 220
- Telefonprefikso: 42
- Aŭtokodo: VŽ
Situo
Novi Marof situas sur deklivoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zagreb-Varaždin. La lasta troviĝas 18, Zagrebo 56 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1209 en formo "castrum Greben". Post la mezepoko la urbeto situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. Ĝis Traktato de Trianon Novi Marof apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al departemento de Varaždin, al distrikto de Novi Marof, kies distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1991 al Kroatio.
Vidindaĵo
- katolika preĝejo