Noyelles-sur-Sambre
| Noyelles-sur-Sambre | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Komunumo | |
| Lando | Francio | |
| Regiono | Nordo-Kaleza Markolo | |
| Departemento | ||
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | |
| Kantono | Berlaimont | |
| Urbestro | S-ro Jean-Pierre Monnier 2008-2014 |
|
| Poŝtkodo | 59550 | |
| Kodo laŭ INSEE | 59439 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 335 (1999) | |
| Loĝdenso | 51 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°09′29″N 3°47′54″O / 50.15806°N, 3.79833°OKoordinatoj: 50°09′29″N 3°47′54″O / 50.15806°N, 3.79833°O | |
| Alto | 128 m - 170 m | |
| Areo | 6,49 km² | |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | |
Noyelles-sur-Sambre estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 335 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Ĝi estas trafluata de la rivero Helpe Majeure.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Noyelles-sur-Sambre estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Aulnoye-Aymeries, kiu estas mezgrava fervojcentro de tiu regiono. La areo de Aulnoye-Aymeries situas sude de Maubeuge kaj oriente de la arbaro Mormal, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Noyelles-sur-Sambre troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Noyelles-sur-Sambre etendiĝas sur 6,49 km².
Vidindaĵoj [redakti]
La loka preĝejo, dediĉita al Sanktaj Jakobo kaj Kristofo, datiĝas de la 18-a jarcento kaj havas interesan volbon.
Lokaj famuloj [redakti]
La pentristo Marcel Gromaire (1892-1971) naskiĝis en Noyelles-sur-Sambre kaj estis enterigita en la loka tombejo. Unu el liaj verkoj videblas en la preĝejo.
Administrado [redakti]
Noyelles-sur-Sambre apartenas al la kantono de Berlaimont, kies ĉefurbo estas Berlaimont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.