Nzérékoré

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nzérékoré estas grandurbo en Gvineo. Ĝi estas provinca ĉefurbo de regiono Supra-Gvineaj arbaroj.

Loko de Nzérékoré en Gvineo
Panoramo en Nzérékoré

Bazaj informoj

Geografio

Nzérékoré situas sur malebenaĵo en la suda sekcio de la lando. La landlimo de Liberio estas proksime.

Historio

Post la mezepoko agrikulturistoj vivis tie. En 1911 ribelo okazis kontraŭ la francoj. La loĝantaro kreskiĝis post la 2-a mondmilito, ĉar la urbo iĝis administra kaj komerca centroj. Multaj okupiĝis pri segilado de ligno. Oni trovis en la proksimeco ankaŭ feroercojn. En la 1990-aj jaroj internaj militoj okazis en Liberio kaj Siera-Leono, sekve amase alvenis rifuĝintoj. La urbo estas konata ankaŭ pri prilaborado de arĝentoj.

Klimato

En Nzérékoré tropika klimato regas. 2 sezonoj estas: la seka inter decembro-februaro kaj la pluva inter marto-novembro.

Trafiko

Nzérékoré havas flughavenon kaj aŭtovojon. En la urbo estas resume vojoj 95 km longaj, el ili 25 km estas asfaltitaj. Aŭtovojo funkcias al Kankan.

Fontoj

  • Angla kaj franca Vikipedioj