Odilo (Bavarujo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Odilo
duko de la bavaroj
Persona informo
Naskiĝo antaŭ 700
en nekonata loko
Morto 18-a de januaro 748
en Osterhofen
Familio
Dinastio Agilulfidoj vd
Patro Gotfrid vd
Gefratoj Theudebald, duko de Alemanio • Lantfrid • Huoching vd
Edz(in)o Hiltrud de Bavario vd
Infanoj Tasilo la 3-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Odilo (ankaŭ: Oatilo kaj Uatilo; naskiĝinta antaŭ 700, mortinta la 18-an de januaro 748 en Osterhofen) estis de 736 ĝismorte duko de la bavaroj. Lia patrino estis el la dinastio de la Agilulfidoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de duko Hugbert li postsekvis helpite de Karolo Martelo kiu edzigis ties nevinon Swanahild. Eble Odilo jam antaŭ regadis en parto de la teritorioj de la alemanoj. De 739 li havis kontaktojn kun la papa legato Bonifaco kiu dividis la bavarian eklezion en la diocezojn de Salcburgo, Regensburgo, Freising kaj Passau kaj konsekris tri episkopojn. Eble tio estis kaŭzo de ribelo kontraŭ Odilo kiu fuĝigis lin en 740/41, por kelkaj monatoj, en la Frankan imperion ĉe Pipinon. Tiutempe li konatiĝis kun Chiltrud, filino de Karlo Martelo – kaj ilia infano Tasilo estis naskita en 741.

Odilo edzinigis ŝin post la morto de Karlo Martelo, kontraŭ la volo de ŝiaj fratoj Karlomano kaj Pipino. La kvereloj pri la sukcedo de Karlo Martelo iel distancigis Odilon de la bofratoj ĉar li estis en favoro de Grifo, filo de Wanahild.

En 743 venkis lin la bofratoj ĉe la rivero Lech (apud Denklingen-Epfach), malgraŭ helpado fare de Akvitanio, de la papo, de la alemanoj kaj de la saksoj. Sed post packontrakto la pozicio de Odilo refortiĝis (malgraŭ cedodevo de nordaj teritorioj al la frankoj).

En lia dukujo fondiĝis multe da gravaj monaĥejoj, ekz. Benediktbeuern, Niederaltaich kaj Mondsee (je Salzkammergut). Post venko kontraŭ la avaroj, la slavaj anoj de Karantanio venis sub la influon de la bavaroj kiuj poste ekpreparis la kristanigon de tiuj ĉi regionoj.

Kvankam ne ĉiam facile Odilo dum dek du jaroj da regado sukcese stabiligis la dukujon frapitan internpolitike. Ĉio tia preparis la ekfloron sub Tasilo ĝis la jaro 788 kiam Karlo la Granda kreis tute novajn kondiĉojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Jarnut, Jörg, "Odilo". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 19 (1999), p. 419 (tie ĉi interrete)