Oehrenstock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La gastejo Kienbergklause, vintre elirpunkto de multaj skikuradsulkoj.
La vilaĝo fremdultrafika.

Oehrenstock estas turisma vilaĝo en la Distrikto Ilm kun rekta aliro al Rennsteig.

Ekde 1994 Oehrenstock kun ĉ. 500 loĝantoj estas parto de la urbo Langewiesen. La vilaĝo situas ĉe la nordorienta rando de la Turingia Arbaro, ĉe la piedo de la monto Heidelberg en la valo de la rivero Oehre en altitudo de inter 560-750 metroj super la marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj mencioj de la vilaĝo estis en 1311 danke al certa Henrius Orinstoc kaj en 1317 per la originindika nomoparto de Ornstoc. Etimologia radiko estas verŝajne aceroj (germane: Ahorn) kiuj en regiona dialekto nomiĝas EhreOehre. La arbaroza ĉirkaŭaĵoj ebligas panoramojn ravajn al la turingia montetaro, al Ilmenau kaj al la antaŭlandoj de la Turingia Arbaro.

Antaŭe la vilaĝo apartenis al la Duklando Schwarzburg-Sondershausen, venis en 1922 al la Distrikto Arnstadt, en 1952 al la Landa distrikto Ilmenau - kaj nuntempe al la Distrikto Ilm.

En 1739 konstruitis la kirko en vilaĝbaroka stilo sur la bienogrundo de la Wüllersleben-dinastio; ĝis tiam la vilaĝo paroĥe apartenis al Langewiesen. En 1921 ĝi damaĝitis per fulmobato. En 1988/89 la preĝejo restaŭritis profunde.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomie krom kultivado de la tero kaj bestobredado tra la jarcentoj gravas kiel diversaj enarbaraj laboroj kiel arbfaligado, lignokarbado, prilaborado de rezinoj, korbfarado el piceoligno.En la 19-a jarcento la vilaĝo riĉetiĝis per la elminado de mangano, kiun oni bezonis en la en Turingio oftantaj prilaboradejoj de vitro kaj metaloj.

La multo da arboj almonten ĝis la migradopado Rennsteig ofertas komfortajn migradoeblecojn de printempo ĝis aŭtuno (i.a. ankaŭ al la idilieca Schorte-valo), ofta neĝa kovro skikuradajn ĝojojn dumvintre. La proksimeco kaj de Langewiesen kaj de la universitata urbo Ilmenau perfekte kompletige kontentigas ĉiun dezirojn de turistoj pri varioplena distro: unuiĝas kulturo kaj scienco kun naturo.

Tranoktadeblecoj ĉefe estas privataj en feriaj dometoj respektive loĝejoj. Ekde majo 1998 la vilaĝo havas propran fremdultrafikan centron Haus des Gastes. La centran placon oni renovigis, faritis regiontipa publika domo (Heimatstube), nova ludejo kaj retpilkejo.

Esperanto en Oehrenstock[redakti | redakti fonton]

En 2013 malfermitis kunvena kaj eventa komplekso kun la Esperanta nomo Miavojo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christine Koch: Szenen eines vergangenen Dorflebens – Geschichten und Bilder zwischen Frühjahr und Winter, Oehrenstock 2008
  • Dieter Bernet k.a.: Beiträge zur Geschichte Oehrenstocks und der Region, Oehrenstock 2011

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]