Ohře

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la rivero ĉe Tršnice (Tirschnitz), urboparto de Cheb (Eger), en 1985

Ohře, germane Eger, estas rivero en Bavario kaj okcidenta Bohemio. Ĝi fontas en la bavara Fichtelgebirge, fluas inter Ercmontaro kaj Doupov-Montaro (Montaro de Duppau) orienten kaj de maldekstre enfluas Elbon. La rivero estas ĉ. 302 km longa (256 km en nuna Ĉeĥio). La teritorio, el kiu ĝi forkondukas akvon, ampleksas 6631 kvadratajn kilometrojn. Post la unuaj 54 kilometroj en Bavario ĝi plufluas tra teritorio de Bohemio en kiu ĝis 1945 grandparte vivis germanlingvanoj, malpligrandparte ĉeĥlingvanoj, unue tra la historia regiono Egerlando nomata laŭ la rivera nomo, poste tra aliaj pejzaĝoj de Sudetio; tial jen pri geografiaj nomoj ĉiam menciiĝas kaj la ĉeĥa kaj la germana nomoj.

Situo kaj fluo de la rivero

La rivero Ohře / Eger forkondukas akvon de la tuta ĉeĥa parto de Ercmontaro. Ĝi fluas tra la valo, kiu disigas Ercmontaron de Doupov-Montaro (Montaro de Duppau). Ĝi fontas en Bavario, fluas preter la urboj Cheb (germane Eger) kaj Sokolov (Falkenau an der Eger) kaj ĉirkaŭfluas la historian urbeton kaj burgon Loket (Elbogen), kie ĝia river-meandro havas formon de "kubuto" (ĉeĥe: loket, germane: Ellbogen). Poste la rivero pasas la Svatos-rokaron (Hans-Heiling-Felsen).

La rivero fluas pluen al Karlovy Vary (Karlsbad), tuŝas la urbon Ostrov (Schlackenwerth), trairas pitoreskan valon sub la Roko de Šemnice (Hermannstein), trafluas la banlokon Kyselka (Gießhübl-Sauerbrunn), la vilaĝon Radošov (Rodisfort), direktiĝas al la urbo Kadaň (Kaaden), kaj apud la urbo Terezín (Theresienstadt) ĝi enfluas en la ĉefan riveron de Ĉeĥa respubliko - en Labe (germane Elbe, esperante: Elbo).

Trafika vojo

Laŭ la rivero Ohře / Eger jam en pratempo gvidis natura komerca vojo el okcidentaj teritorioj al centro de Ĉeĥio ... al Kadaň (Kaaden) kaj al Prago. La vojon gardis vico da burgoj - ekzemple Cheb (Eger), Loket (Elbogen) kaj multaj aliaj, kiuj hodiaŭ estas ruinoj. Tra la valo akompanas la riveron ankaŭ nun ŝoseo kaj fervojo de Cheb (Eger) tra Karlovy Vary (Karslbad) al Chomutov (Komotau).

Historio

La malnova landa komerca vojo, nomata ankaŭ "reĝa", havis grandan signifon. Jam en la malnovaj dokumentoj (datitaj de la jaro 1226) oni povas legi ekzemple, ke ĉe civito Radošov (Rodisfort) estis travadejo, en la loko, kie la rivero disvastiĝas. Ĝi estis nomata "travadejo de Radovan". Jam dum la regado de reĝo Karolo la IV-a estis tie konstruita ponto en 1364. Ĉar la ponto estis ligna, ĝi kelkfoje forbrulis aŭ estis detruita dum inundoj. Ankaŭ en la jaro 1986 denove la ligna ponto forbrulis - ĝi estis farita en la 18-a jarcento, estis 66 m longa, 10 m larĝa, ŝindokovrita kaj staris sur tri kolonoj el granitaj ŝtonblokoj. Poste tie estis nur provizora ponteto kaj restaĵoj de la kolonoj estis kovritaj. Oni preparis rekonstruon de tiu elstara teknika laboraĵo de estinteco. Rekonstruado komencis somere en la jaro 2001.

Alfluoj

  • Rösla
  • Fleißenbach (Plesná)
  • Wondreb (Odrava)
  • Leibitschbach (Libocký potok, orienta limo de la historia Egerlando)
  • Zwodau (Svatava)
  • Rolava (Rohlau)
  • Teplá (Tepl)
  • Bystřice (Wistritz)
  • Liboc (Aubach)
  • Chomutovka (Assigbach)

Iom da fotaj impresoj

Eksteraj ligiloj