Ohne Maulkorb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ohne Maulkorb
televida programo
Origina lando Aŭstrio
Elsendo
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
vdr

Ohne Maulkorb (laŭvorte: Sen muzelingo) estis porjunula germanlingva televidmagazino de ORF kiu elsenditis el Vieno inter la 9.4.1967 kaj 1987.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝia titolo estis programo: elpensitis la tuto kiel diskutadelsendo en la studio sed la temaro etendiĝis ankaŭ je aktualaj dokumentadoj pri politiko kaj kulturo. Koncerne la porjunulajn aferojn la serio ĉiam rekte tuŝis la pridiskutiton. Jam je la komenco de la 1980-aj jaroj ekzemple la diskĵokea fenomeno en Novjorko malkovritis kaj priesploritis.

En la elsendo parolatis pri temoj kiel dom-okupantoj, Krontraŭzwentendorfanoj (en Zwentendorf fariĝu la unua aŭstria atomcentralo; la finkonstruita centralo neniam ekfunkciis pro perplebiscita negativa voĉdonado) kaj pri politika provokemaj artistoj.

Jen tiama skandalo: la alta kvoto da lonĝaruloj kiuj rajtis prezenti sin kaj sian opinion! Tie ĉi ekzistis priartistaj portretoj (ekz. 20 horoj kun Patti Smith), longaj eltiraĵoj el koncertoj (ekz. Ian Anderson de Jethro TullFrank Zappa en Vieno respektive la grupo Kinks 1978 en la vienaj Sofiaj salonoj, la Hard-Rain-koncerto de Bob Dylan en Fort Collins en 1976, Anarchos de Drahdiwaberl); poste venis ankaŭ modernaj videaj filmetoj kaj filmoj ne sekvantaj komune akceptitajn tendencojn.

Moderigistoj[redakti | redakti fonton]

Moderigis la elsendon i.a. la redaktoroj Rudi Dolezal, Hannes Rossacher, Ernst A. Grandits, Vera Russwurm, Helmut Frodl, Werner Fitzthum, Karin Resetarits (tiam ankoraŭ sub la fraŭlina nomo Müller), ties posta edzo Peter Resetarits (1981–1987) kaj Martina Rupp (ekde 1985). Inter 1981 kaj 1985 redaktadis ankaŭ Harald Sicheritz.

Posteula elsendo estis X-Large pri kiu responsis ekde 1987 Barbara Stöckl poste Christian Clerici kaj Arabella Kiesbauer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]