Okcidenta Potomaka Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Okcidenta Potomaka Parkoangle West Potomac Park – estas nacia parko en la usona ĉefurbo Vaŝingtono, kiu limas al la "nacia avenuo" National Mall, kie kolektiĝas multaj el la nacie plej gravaj konstruaĵoj. La parko ampleksas la areon sude de imagita linio inter la Monumento de Lincoln, la reflektobaseno kaj la Vaŝingtona Monumento. La parko estas la loko de multaj naciaj vidindaĵoj, kiel ekzemple la Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito, la Monumento de Jefferson, la Memorejo de Franklin Delano Roosevelt, kaj krome ampleksas la ĉirkaŭan areon borde de la Tidal Basin (tajda baseno), artefarita golfeto de la rivero Potomako – tiu golfeto konstruiĝis dum la 19-a jarcento kaj ĝi ligas la riveron Potomako kun la norda finaĵo de la "Vaŝingtona Kanalo".

Ĉerizarboj[redakti | redakti fonton]

la rigardo de la nordo de la Okcidenta Potomaka Parko trans la Tidal Basin montras la florantajn ĉerizarbojn

La famaj japanaj ĉerizarboj de Vaŝingtono viciĝas ĉe la bordo de la Tidal Basin kaj estas la ĉefa altiraĵo de la "nacia ĉerizoflora festivalo" printempokomence, kiam la arboj pitoreske floras. Eliza Ruhamah Scidmore havis, post vizito en la Japana Imperio, kiel unua havis la ideon en Vaŝingtono planti japanajn ĉerizarbojn. Ŝi adresis sian proponon dum la jaro 1885 al la urba respondeculo pri publikaj konstruaĵoj kaj areoj, kiu malakceptis la ideon. Dum la venontaj 24 jaroj ŝi readresis la proponon al ĉiu sekva respondeculo, kaj ĉiu remalakceptis ĝin. Dum la jaro 1906 la botanikisto d-ro David Fairchild, laboranta en la usona ministerio pri agrikulturo, alportigis 75 florantajn japanajn ĉerizarbojn el Jokohamo. Li plantis tiujn arbojn sur monteton de sia propra teritorio en Chevy Chase, Marilando, por testi ilin dumvintran rezistopovon en la regiono de Vaŝingtono. La arboj bone pasis la teston, kaj sekvajare d-ro Fairchild kaj sia edzino, entuziasmaj pri la evoluo de la arboj, komencis laŭdi la japanjan ĉerizarbojn kiel idealaj arboj por la centraj aleoj en Vaŝingtono. Amikoj de la familio aliĝis al la entuziasmo, kaj interkonsentiĝis kontraktoj por la mendo de 300 ĉerizarboj por publikaj areoj en Chevy Chase.

Dum 1908 d-ro Fairchild donacis ĉerizarbajn plantetojn al lernantoj de la distrikto, kiujn ili okaze de la "tago de la arbo" (Arbor Day) plantu sur la lernejaj teritorioj. En parolo okaze de la festotago li akcentis la ideon, ke vaŝingtona rapidvojo, kiu nun estas la Avenuo de Sendependeco en la Okcidenta Potomaka Parko, iĝu "areo de ĉerizarboj". La parolon ĉeestis Eliza Scidmore, kiun li nomis 'granda aŭtoritato pri Japanio'. Sekvajare, do dum 1909, s-ino Scidmore provis kolekti la monon por havigi la necesajn arbojn el Japanio, kaj donaci ilin al la urbo. La edzino de la tiutempa usona prezidento William Howard Taft subtenis la projekton, sed proponis planti la arbojn ne ĉie en la parko, sed koncentrite laŭ unu aleo.

Samtempe d-ro Jokiĉi Takamine, elstara japana kemiisto, kiu konatiĝis kiel malkovrinto de la neŭrotransmisilo adrenalino, kun la novjorka japana konsulo estis en Vaŝingtono. Kiam li aŭdis la ideon, li demandis, ĉu la prezidenta edzino akceptos donacon de 2500 arboj, kiuj povus esti donataj nome de la japana ĉefurbo Tokio. Ŝi akceptis.

Malmultajn tagojn poste la oficanta urba respondeculo pri publikaj konstruaĵoj kaj areoj mendis 90 ĉerizarbojn de la specio Prunus serrulata.

Kvar monatojn pli poste, la 30-an de aŭgusto, la japana ambasadejo informis la usonan ministerion pri eksteraj rilatoj, ke la urbo Tokio volus donaci al Usono 2000 ĉerizarbojn, kiuj estu plantitaj laŭlonge de la rivero Potomako. La 10-an de decembro la arboj alvenis en Seatlo kaj la 6-an de januaro en Vaŝingtono. Ekzamena teamo de la ministerio pri agrikulturo konstatis, ke la arboj estis afliktitaj je insektoj kaj plantaj malsanoj. Protekte al la usona flaŭro decidiĝis detrui la arbojn, kaj la 28-an de januaro la usona prezidento konsentis pri tio. Kaj la usona registaro kaj la japana ambasadejo tre bedaŭris la malsukceson de la projekto.

D-ro Takamine dum la jaro 1912 ree transprenis la kostojn por aĉeto kaj transportigo de granda kvanto da ĉerizarboj kaj altigis la nombron al 3.020: Tiuj arboj alvenis sane en la usona ĉefurbo, sukcese plantiĝis kaj sekve iĝis integra parto de la urba aspekto.

Mapo de la parko[redakti | redakti fonton]

West potomac park.jpg kolore prilaborita satelita bildo pri la parko de la 26-a de aprilo 2002:
  1. Monumento de Lincoln
  2. reflektobaseno
  3. Monumento pri la Dua Mondmilito (sur la bildo ankoraŭ en konstruo, sed intertempe preta)
  4. Vaŝingtona Monumento (la monumento najbaras, sed ne apartenas al la parko)
  5. Monumento pri Veteranoj de la Korea Milito
  6. Milita Monumento de la Distrikto de Kolumbio (honore al la soldatoj de la Unua Mondmilito)
  7. Monumento de Franklin Delano Roosevelt
  8. Monumento de Jefferson

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]