Oksitocino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Okcitocino)
Molekulo

La oksitocino[1] (el la greka ὀξύς oxys "rapida" kaj τόκος tokos "naskiĝo"), neformale nomata kelkfoje kiel la "molekulo de la amo", "la afrodizia molekulo", La hormono de la dorlotemaj, estas hormono ligata al la seksaj modeloj kaj kun la patra kaj patrina kondutoj kiuj ankaŭ agas kiel nervotransigilo en la cerbo.

En la virinoj, la oksitocino liberiĝas grandkvante post la malstreĉiĝo de la uterkolo kaj la vagino dum la akuŝo, samkiel kiel respondo al la stimulado de la mampintoj pro la suĉado de la bebo, tiel faciligante kaj la akuŝon kaj la mamnutradon.

Oni ankaŭ kredas ke ĝia funkcio estas ligita al la kontakto kaj la orgasmo. En la cerbo verŝajne ĝi estas iel ligata en la rekonado kaj establado de social rilatoj kaj povus enmiksiĝi en la formado de rilatoj je konfido[2] kaj ĝentileco[3][4] inter personoj. Ekzemplo pri tio estas ke pluraj esploroj malkovris ke la hormono okcitocino povus ludi elstaran rolon en la apero de la aŭtismo[5]

En 1953 malkovriĝis ke la oksitocino estas mallonga peptido kiu enhavas 9 reziduojn el aminoacidoj, kun disulfidponto inter du duonoj da cistino en pozicio 1 kaj 6. Pro la sintezo de ĉi tiu hormono Du Vigneaud ricevis en 1955 la Nobel-premion kaj ekde tiam ĝi estas en akuŝoscienco kun sintetizita oksitocino alte purigita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. oksitocino en reta-vortaro.de
  2. Kosfeld M et al. 2005. Oxytocin increases trust in humans. Nature 435:673-676. PDF Arkivigite je 2008-05-29 per la retarkivo Wayback Machine PMID 15931222
  3. Zak, P.J. Stanton, A.A., Ahmadi, A. 2007. Oxytocin increases generosity in humans. PLoS ONE 2(11): e1128. [1]
  4. Angela A. Stanton 2007. Neural Substrates of Decision-Making in Economic Games. Scientific Journals International 1(1):1-64. [2] Arkivigite je 2008-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
  5. Hormona oxitocina podría jugar un papel relevante en la aparición del autismo