Olancho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Olancho
La urbo de Juticalpa
Kaverno de Talgua
Sierra de Agalta, montaro en Olancho

Olancho estas la plej granda el la 18 departementoj de Honduro, kaj Honduranoj ofte elmontras, ke la departemento estas pli granda ol la najboranta Respubliko de Salvadoro. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, Olancho rezistis la registaran aŭtoritaton de Tegucigalpa ĝis la punkto de enlanda milito. Eĉ ĝis hodiaŭ, la malnovaj sendependismaj sentoj restas inter Olanĉanoj (hispane: Olanchanos), kvankam la departementa rolo kiel agrikultura produktejo faras ĝin havenda parto de la Hondura ekonomio. La ĵus inaŭgurita prezidento de Honduro, Manuel Zelaya, venis el la departemento, pli precize el la urbo de Catacamas.

La departementa ĉefurbo de Olancho estas Juticalpa.

Malebenegaj montaroj leviĝas en la okcidenta kaj norda teritorio de la departemento, notinde la Sierra de Agalta, la Montaña de Tembladeros, kaj la Montaña de Botaderos. Vastaj pinaj kaj foliarbaj arbaregoj kovras ĉi tiujn montojn. Meza Olancho havas ebenejojn, akvumitajn de la Rivero Guayape kaj ĝiaj enfluantoj. Ĉi tiuj ebenejoj, iufoje nomataj pampas pro sia simileco al la vastaj Argentinaj ebenejoj de la sama nomo, famas pro siaj grandaj bovaroj kaj ega agrikulturo. La plej gravaj urboj, Juticalpa and Catacamas, lokiĝas tie. La orientan parton de la departemento pluvarbaroj kovras, kvankam la influo de malriĉaj, senteraj kamparanoj kaj senĉesa ligno-produktado pligrandigas malarbarigadon en la regiono. Parto de la Naturmedia Parko Rio Platano -- kiu estas tropika pluvarbaro kun diversa bestaro deklarita "Mond-Hereda" situo de UNESCO -- troviĝas sur la limo de Olancho kaj la apudaj departementoj de Gracias a Dios kaj Colón.

La Rivero Guayape famas pro sia aluvia oro. Unue profitigite de la Hispanoj dum la kolonia erao, ĉi tiuj oraj aluviaĵoj ankoraŭ produktas. Lokajn homojn oni povas vidi serĉantajn oron per pladoj ĉe riverbordoj dum la seka sezono.

La Kaverno de Talgua, ankaŭ konata kiel "la Kaverno de la Lumantaj Kranioj," troviĝas proksime al Catacamas. Ĝi estis tombejo uzita de la indiĝenaj popoloj, kaj iom post iom, la ostojn tie forlasitajn kovris la kalcito gutanta el la plafono, kio donas al la ostoj timigan, trembrilantan aspekton. Radiokarbona testado indikas, ke la entombigoj okazis ĉirkau 900 a.K., multe antaŭ ol la leviĝo de la Majaoj kaj aliaj civilizacioj. La ostejon malkovris en 1994 Packorpusa Volontulo Timothy Berg, kune kun du lokuloj el Catacamas nomataj Desiderio Reyes kaj Jorge Yánez. Esplorado ankoraŭ daŭras en la regiono.

La departemento kovras areon de 24.351 km². En 2005 ĝi havis taksitan popolnombron de 458.365.

Municipoj[redakti | redakti fonton]

  1. Campamento
  2. Catacamas
  3. Concordia
  4. Dulce Nombre de Culmí
  5. El Rosario
  6. Esquipulas del Norte
  7. Gualaco
  8. Guarizama
  9. Guata
  10. Guayape
  11. Jano
  12. Juticalpa
  13. La Unión
  14. Mangulile
  15. Manto
  16. Patuca
  17. Salamá
  18. San Esteban
  19. San Francisco de Becerra
  20. San Francisco de la Paz
  21. Santa Maria del Real
  22. Silca
  23. Yocón