Old Tjikko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Old Tjikko

Old Tjikko (esperante Malnova Tjikko) estas 9500-jara ordinara piceo, situanta en la nacia parko Fulufjället, en la provinco Dalarna. Ĝi estas unu el la plej aĝaj individuaj klonaj arboj tutmonde.

Malkovrita en 2004 de la geologo Leif Kullman, profesoro en la Universitato de Umeå, la arbo estis nomita je la honoro de lia mortinta hundo.