Olesj Honĉar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Omaĝa monero kun Honĉar

Honĉar, Olesj ukraine Олесь Гончар (1918-1995) estis fama ukraina verkisto, literatura kritikisto, akademiano. Finis kolegion pri ĵurnalismo kaj antaŭ la II Mondmilito komencis studojn en Ĥarkiva Universitato. Batalis sur la militkampoj de Ukrainio, Slovakio, Aŭstrio. Post la milito diplomiĝis pri literaturo en Dnipropetrovska Universitato.

Komencis verki antaŭ la milito, en 1959-1971 estris en Sovetia verkista asocio. En 1968 li aperigis romanon La Katedralo, kiu ricevis negativan taksadon en Sovetio. Verkis multajn novelarojn, romanojn, literatur-kritikajn esplorojn. Liaj verkoj estis tradukitaj en 67 lingvojn. Ĉapitron de lia romano La Standardportistoj por Ukraina Antologio esperantigis Volodimir Pacjurko.