Olivetti
| Olivetti | |
|---|---|
| Jura formo | S.p.A. |
| Dato de fondo | 1908 |
| Sidejo | Ivrea (Italio) |
| Estr(ar)o | Francesco Forlenza, Patrizia Greco |
| Dungitoj | 1.260 (2007) |
| Spezosumo | 408 milionoj da eŭroj (2007) |
| Agokampo | Informadiko |
| TTT | www.olivetti.it |
Ing. C. Olivetti & C., S.p.A. – la "unua itala tajpila fabriko" – estis fondita de Camillo Olivetti la 29-an de oktobro 1908 en Ivrea (Italio). Ĝi havis 20 dungitojn kaj produktejon de 500 m². La semajna produktokvanto estis proks. 20 maŝinoj. La unua tajpilo de la kompanio, la M1, estis prezentita dum la Universala Foiro en Torino en 1911.
En la komenco la konzerno fabrikis nur kontormaŝinojn; hodiaŭ ĝi estas pliampleksigita per pluraj kompanioj kaj fabrikas multajn produktojn. Konataj produktoj estis i.a. la Divisumma (elektromekanika kalkulilo), la Audit (librotena maŝino) kaj ankaŭ la mekanikaj tajpiloj kiel Lexicon 80 kaj Linea 98. Post la jaro 1970 oni transiris al elektronikaj aparatoj kiel P101, Auditronic A770, A7 kaj TC800. La unua persona komputilo, la M20, estis farita en 1982. La plej gravaj sekcioj nun estas telekomunikado kaj komputiko.
Fasonmejloŝtonoj [redakti]
-
Olivetti M40; fasono Camillo Olivetti
-
Sumigilo Summa 15 el 1949, fasono Marcello Nizzoli
-
Kalkulilo MC 24 von 1956, fasono Marcello Nizzoli
-
Komputilo Programma 101 el 1965, fasono Mario Bellini
-
Summa 19 von 1969, fasono Ettore Sottsass kaj Hans von Klier
-
Tekokomputilo Echos 44, el 1993, fasono Michele De Lucchi