Olmekoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Inter 1200 kaj 500 jaroj a.K., la olmeka kulturo floris en la regiono de la golfo de Meksiko, ĉefe en la nunaj ŝtatoj de Verakruco kaj Tabasko. Unu el ĝiaj ĉefaj lokoj estis La Venta, urbo konstruita laŭlonge de akso kuranta norde-suden, kaj kies monumentoj estas aranĝitaj pli-malpli simetrie al tiu akso.

La plej karakterizaj kreaĵoj de l’ olmekoj, tamen, estis la grandegaj monolitoj el ĉizita ŝtono, kiuj reprezentas kolosajn kapojn, la altaroj kaj aliaj aĵoj, el kiuj multaj ekzemploj atingis nin. Krom la ŝtono, la olmekoj uzis jadon kaj aliajn fajnajn ŝtonojn.

Ĉefa elemento en la olmeka kulturo estas la jaguaro, kiu povas esti konsiderata ties totemo.

La olmeka dekadenco komenciĝis ĉ. 500 jaroj a.K. Kvankam ne eblas precizigi la kialojn, estas proponata la hipotezo ke ĝi ŝuldiĝas al konkurenco de rivalaj kulturoj estiĝintaj en aliaj areoj, aŭ pro internaj malpacoj kaŭzitaj de la malkontento de la subpremitaj tavoloj, pro tio ke ĝi estis socio ege hierarkiigita.

Tamen, olmekoj lasis gravan kulturan heredaĵon al diversaj popoloj. La plej gravaj el tiuj estis la teotiŭakananoj, situintaj en la valo de Meksiko kaj Pueblo.

Skribo

ŝtontabulo kun olmekaj simboloj

Oni trovis finde de la 1990-aj jaroj - dum vojkonstruado - ŝtontabulon (steleon) ĉe Cascajal, kiu pezas 12 kg kaj havas la grandon de 36x21x13cm kaj surhavas 62 ĉifritajn simbolojn.


Vidu ankaŭ

Ŝablono:Link FA