Omne datum optimum

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Omne datum optimum (latine; "ĉiu perfekta donaco", citaĵo el la epistolo de Jakobo) estas papa buleo de Inocento la 3-a datita de la 29-a de marto 1139, kiu rilatas pri la templanoj.

Ĝi temas pri la konfirmo de la ordeno agnoskita de la papo Honorio la 2-a en la jaro 1128 kaj starigas ĝin sub papan protekton. Aldone ĝi proklamas ĝeneralan neimpostigon de la templanoj. La ordeno ricevis la rajton kolekti impostojn, entombigi ordenanojn kaj konstruigi templokonstruaĵojn.

La buleoj Milites Templi de Celesteno la 2-a (1144) kaj Militia Dei de Eŭgeno la 3-a (1145) ankoraŭ plivastigas la privilegiojn de la ordeno.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Carl Andresen/Georg Denzler, dtv Wörterbuch der Kirchengeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, München, Mai 1982, ISBN 3-423-03245-6