On a retrouvé la septième compagnie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
On a retrouvé la septième compagnie
filmo
Originala titolo On a retrouvé la septième compagnie
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 10 dec. 1975, 25 mar. 1976, 29 jul. 1976, 11 mar. 1977, 25 mar. 1977, 11 maj. 1978
Ĝenro komedia filmo
Reĝisoro(j) Robert Lamoureux
Scenaro Jean-Marie Poiré • Robert Lamoureux
Rolantoj Pierre Mondy • Alexandre Grecq • Bernard Charlan • Bernard Dhéran • Bernard Lajarrige • Érik Colin • François Cadet • Henri Guybet • Hubert Deschamps • Jackie Sardou • Jacques Monod • Jean Lefebvre • Jean Rougerie • Jean-Jacques Moreau • Jean-Pierre Zola • Marcel Gassouk • Maurice Travail • Michel Modo • Nadia Barentin • Paul Bisciglia • Paul Mercey • Pierre Tornade • René Bouloc • Robert Dalban • Robert Lamoureux • Robert Rollis • Suzanne Grey
IMDb
vdr

On a retrouvé la septième compagnie ("Retroviĝis la sepa kompanio") estas franca filmo reĝisorita de Robert Lamoureux, aperinta en 1975. Temas pri la sekvo de la filmo Mais où est donc passée la septième compagnie ? aperinta en 1973.

Temo[redakti | redakti fonton]

Daŭrigo de la aventuroj de la triopo de la sepa kompanio dum la falo de Francio en junio 1940: Tassin, Chaudard kaj Pithivier eskapas el la germanoj kaj estas akceptitaj en siaj kalsonoj fare de Patrino Crouzy kiu provizas ilin per la uniformoj de francaj oficiroj forlasitaj de siaj posedantoj dum la falo. Niaj tri herooj estas denove arestitaj kaj kondukitaj al kastelo kie estas detenita granda parto de la franca ĉefstabo. La tri soldatoj, malgraŭvole fariĝintaj oficiroj, estas liberigontaj ĉiujn tiujn oficirojn, kiam bedaŭrinde, dum ili fermas la pordon malantaŭ si ĉe la eliro de la subteraj trairejoj, la grundo de la arbaro forfalas kun la arboj kaj blokas la elirejon, devigante la oficirojn retroiri en la galeriojn komunikantajn kun la kastelo. Koncerne la tri soldatojn, ili finfine retrovas sin liberaj. Sinsekvas eta serio da fuĝoj ĉiufoje antaŭ la konsternitaj okuloj de ilia supera kapitano Dumont (Pierre Tornade) kiu ne komprenas kiel tiuj tri malgajnintoj sukcesas forfuĝi.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Reĝisorado: Robert Lamoureux
  • Scenaro: Jean-Marie Poiré, Robert Lamoureux
  • Dialogoj: Jean-Marie Poiré, Robert Lamoureux
  • Muziko: Henri Bourtayre
  • Foto: Marcel Grignon
  • Dekoracioj: Pierre Cadiou
  • Muntado: Gérard Pollicand
  • Kunordiganto de stuntado: Claude Carliez
  • Stuntado: Michel Berreur, Daniel Breton, Gérard Moison, Lionel Vitrant
  • Trukoj: Jacques Martin
  • Delegita produktoro: Alain Poiré
  • Lingvo: franca
  • Daŭro: 80 minutoj
  • Ĝenro: komedio, milita filmo
  • Aperdato: la 10-an de decembro 1975

Roluloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]