On ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ovoj kiuj estas rompotaj por krei la bongustan manĝaĵon Omelette de la mère Poulard

On ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs (traduko: omletoj ne fareblas sen ovorompo) estas interesa franca proverbo en uzo almenaŭ antaŭ la jaro 1721-a.[1]

Uzokunteksto unua[redakti | redakti fonton]

Ĝi frape ofte aperis en komentoj pri la Franca revolucio de 1789. Jenas ekzemplo el la jaro 1794 pri batalo: C'est ici le cas de dire qu'on ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs; cette bataille fut très-décisive sans doute, mais très-meurtrière des deux côtés.[2]

La samajn jarojn en anglen tradukitaj rakontoj pri la internaj militoj en Franclando la proverbo eĉ en angla versio troveblas. La vorto omelet tamen ne utiligatis tiam; ŝajne la skribinto dubis pri ĝenerala kompreno de tiu ĉi francismo: They said to him, you have made us lose a great many men. - Ah! One cannot make pancakes without breaking eggs.[3] Alia ĵurnalisto tuj poste pli vortfidelan version surpaperigis: It was remarked to him that he had caused the death of a great many persons. Yes, he replied, omlets are not made without breaking eggs.[4]

Alikampa uzo[redakti | redakti fonton]

La sentencon bone aludas ankaŭ homoj uzantaj ĝin efikege en tute alia kunteksto. Paul Valéry adresis en 1898 leteron al André Gide kaj ridindigis aliajn ulojn tiumaniere: Tous ces éternels cocos qui veulent faire des omelettes sans casser les inévitables oeufs.[5] Romain Rolland en 1911 primokis politikistojn per la sama aforismo kiuj preferas enkonduki novajn aferojn sen propra volo engaĝiĝi kaj batali poren: Ils eussent voulu battre l'omelette sans casser d'oeufs. En tout cas, ils aimaient mieux que les oeufs cassés fussent ceux du voisin.[6]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo On ne fait pas d'omelettes sans casser des œufs en la latina Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dictionnaire universel (1721)
  2. Pierre David, Histoire chronologique des opérations de l'armée du Nord (Parizo: Guerbart, 1795) p. 55
  3. Monthly Magazine, or British Register (aprilo 1796) p. 248
  4. Walker's Hibernian Magazine (majo 1796) p. 411 kol. 1
  5. Paul Valéry: Correspondance, p. 308
  6. Romain Rolland: Jean-Christophe (1911) p. 1291