Oosporo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oosporo de Hyaloperonospora parasitica
Formado de oosporo

Oosporo (el la greka oo = ovo kaj spora = spermo) estas daŭra zigoto (fekundigita oogonio) de kelkaj algoj kaj fungoj (ekz. de oomikotoj). Gametocitoj produktas unuploidajn gametojn. Vira gametujo nomata spermatocito produktas unuploidajn nukleojn. Ina gametujo nomata oogonio formas oosferojn. Post fekundiĝo la zigotoj estas nomataj oosporoj, ili havas dik(iĝint)an ĉelmuron.

Nombro da oosferoj po oogonio varias laŭ la specioj.

Oosporoj bone toleras la temperaturajn ŝanĝiĝojn, elsekiĝon, kaj povas ĝermi eĉ post multaj jaroj. La oosporoj de la algoj sinkas sur akvogrundon aŭ estas fordrivitaj. Tiel ili povas transportiĝi en relative forajn lokojn kaj tie setli.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • PIV 2005
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Oospore en la franca Vikipedio.