Operaco PBSUCCESS

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Operaco PBSUCCESS (komenco de 1952 – fino de 1954) estis sekreta operaco organizata de la Central Intelligence Agency por forigi la prezidenton de Gvatemalo Jacobo Arbenz Guzmán, demokratie elektita. La registaro de Arbenz planis novajn reformojn kiujn la informoservoj de Usono juĝis komunistaj. La CIA kaj la registaro de Eisenhower timis la instalon de pontokapo de Sovetunio en Ameriko, en la kunteksto de la Makartiismo intene kontraŭkomunisma de la epoko. Arbenz planis ankaŭ la realigon de Agrara reformo minaconta la usonan entreprenon United Fruit Company, kies unu el la ĉefaj posedantoj estis Allen Dulles (direktoro de la CIA de 1953 al 1961), kiu havis kompreneble grandajn negocinteresojn en Gvatemalo kaj premis diversnivele la usonan registaron por agado kontraŭ Arbenz reage al la ekspropriigo.