Orienta gorilo de malaltaj teroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flachlandgorilla.jpg
Flachlandgorilla
Arealo

La Orienta gorilo de malaltaj teroj (Gorilla beringei graueri) konata ankaŭ kiel Grauera gorilo estas subspecio de Orienta gorilo endemia de montaraj arbaroj de orienta Demokratia Respubliko Kongo. Gravaj populacioj de tiu gorilo loĝas ene de la naciaj parkoj Kahuzi-Biega kaj Maiko kaj de ties apudaj arbaroj, La Tajna Gorilrezervejo, ĉe la Usala arbaro kaj ĉe la montaro Itombwe.

Ĝi estas la plej granda el la kvar subspecioj de gorilo. Ĝi havas brilnigran mantelon kiel la monta gorilo (Gorilla beringei beringei), kvankam la haro estas pli mallonga ĉe la kapo kaj korpo. La mantelo de la masklo, kiel tiu de aliaj goriloj, turniĝas arĝentkolora dum la animalo maturiĝas.Estas multaj pliaj okcidentaj goriloj de malaltaj teroj ol de la orienta variaĵo; kompare kun ebla totalo de ĉirkaŭ 100,000 okcidentaj goriloj de malaltaj teroj, estas nur ĉirkaŭ 5,000 orientaj goriloj de malaltaj teroj en naturo.[1] Ekster la indiĝena teritorio, estas nur unusola ino en kaptiveco ĉe la Antverpena Bestoĝardeno en Belgio.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pickrell, J. (2004-03-21). Eastern lowland gorilla numbers plunge to 5,000, study says. National Geographic News.
  2. Prince-Hughes, Dawn. (1987) Songs of the Gorilla Nation. Harmony, p. 66. ISBN 1-4000-5058-8.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]