Okcidenta gorilo de malaltaj teroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
WesternLowlandGorilla03.jpg
WesternLowlandGorilla03
Distibución gorilla

La Okcidenta gorilo de malaltaj teroj (Gorilla gorilla gorilla) estas unu el du subspecioj de la Okcidenta gorilo (Gorilla gorilla) kiu loĝas en montararbaro, praarbaro, kaj duaranga arbaro kaj marĉoj de malaltaj teroj en centra Afriko en Angolo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Ekvatora Gvineo kaj Gabono. Ĝi estas la gorilo kutime trovata en bestoĝardenoj.[1] Masklaj plenkreskaj goriloj estas kutime suferantaj pro kardiomjopatio, nome degenera kormalsano.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Prince-Hughes, Dawn. (1987) Songs of the Gorilla Nation. Harmony, p. 66. ISBN 1-4000-5058-8.
  2. (1 March 1995) “Fibrosing Cardiomyopathy in Captive Western Lowland Gorillas (Gorilla gorilla gorilla) in the United States: A Retrospective Study”, Journal of Zoo and Wildlife Medicine 26 (1), p. 43–51. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]