Orienta ĉefkanalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta ĉefkanalo
riverokanalo
Lando Hungario vd
Situo
Geografia situo 47° 32′ 0″ N, 21° 19′ 30″ O (mapo)47.5333333321.325Koordinatoj: 47° 32′ 0″ N, 21° 19′ 30″ O (mapo)
Orienta ĉefkanalo (Hungario)
Orienta ĉefkanalo (Hungario)
DEC
Orienta ĉefkanalo
Orienta ĉefkanalo
Situo de Orienta ĉefkanalo
Map
Orienta ĉefkanalo
vdr

La Orienta ĉefkanalo (hungare Keleti-fõcsatorna) estas kanalo en Hungario, longa 110 (aŭ 98) km inter la Tiso kaj Berettyó. Ĝi fluas de la akvoŝtuparo de Tiszalök, el la Tiso kaj alfluas la riveron Berettyó ĉe Bakonszeg. La planado de la ĉefkanalo komenciĝis jam en la 1830-aj jaroj, sed oni komencis la laborojn nur en la 1940-aj jaroj, ĉefe por solvi la problemon de la akvumado de la plej malseka regiono de Hungario. Oni konstruis 25 km (el la meza parto), kiam alvenis la dua mondmilito.

Orienta ĉefkanalo apud Hajdúnánás

La finajn planojn pretigis inĝeniero de Mélyépterv, Gyula Jolánkai, kun planoj de la akvocentralo de Tiszalök. La konstruado daŭris ekde 1951 kaj atingis en 1954 Hajdúszoboszló, 1955 Tetétlen. La orienta ĉefkanalo estis finkonstruita en 1956[1] kaj servis por akvumado kaj akvoprovizo. Nuntempe ĝia suda parto estas ŝatata ripozejo por loĝantoj.

La kanala fluejo larĝas ĉ. 25–30 m, profundas 3–4 m. Ĝia maksimuma akvoporto estas 60 m³/s. Pro la tre malgranda altodiferenco, la akvo fluas tre malrapide, tiel la supra parto ofte ŝlimiĝas. Post Tiszavasvári elbranĉiĝas el ĝi la Okcidenta ĉefkanalo (akvoporto 25 m³/s).

Kvankam oni planis la kanalon ŝipebla, por transporto de ŝutvaroj, oni neniam uzis ĝin por tio.

Gravaj apudaj urboj estas Tiszalök, Tiszavasvári, Hajdúnánás, Hajdúböszörmény, Balmazújváros, Hajdúszoboszló, Bakonszeg, Berettyóújfalu.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1][rompita ligilo] 50 éves a Keleti-főcsatorna (50 jarojn orienta ĉefkanalo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]