Orion Clemens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orion Clemens
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1825 (1825-10-06)
en Tenesio
Morto 11-an de decembro 1897 (1897-12-11) (72-jaraĝa)
en Keokuk
Mortokialo meningito
Loĝloko Orion Clemens House
Ŝtataneco Usono
Subskribo Orion Clemens
Familio
Patro John Marshall Clemens
Patrino Jane Lampton Clemens
Frat(in)o Mark Twain
Infano 1
Okupo
Okupo politikistoadvokatoĵurnalisto
vdr

Orion CLEMENS (17a de Julio, 1825 – 11a de Decembro, 1897) estis usona ĵurnalisto kaj la unua kaj nura Sekretario de la Nevada Teritorio. Lia pli juna frato Samuel Langhorne Clemens iĝis fama verkisto kun la plumonomo Mark Twain.

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1839, la familio Clemens translokiĝis al Hannibal (Misurio), havenurbo ĉe la rivero Misisipo, kiu finfine estos inspiro por kelkaj el la rakontoj de sia frato Sam. Estante junulo, Clemens laboris en la ĝenerala vendejo de sia patro, kaj poste kiel metilernanto en la loka gazeto, antaŭ translokiĝi al Sankta Luiso, Misurio. En Sankta Luiso, Clemens ekstudis juron kun advokato Edward Bates, kiu poste servis kiel Ĝenerala Akuzisto por la Prezidento Abraham Lincoln. Post la morto de sia patro en 1847, Clemens revenis al Hannibal kaj aĉetis la lokan gazeton, poste iĝis la posedanto de la The Hannibal Journal kie Samuel laboris por li. Nekapabla sukcesi kiel ĵurnalisto tie, Clemens translokiĝis al Muscatine, Iovao, en 1853 por estri en la Muscatine Journal.

Ĉirkaŭ 1860 Clemens estis konvinkita ke sklaveco estas morale maldeca, kaj estis laborante por la elekto de la respublikano Abraham Lincoln.[1] Post la elekto de Lincoln kiel prezidento tiun jaron, Clemens estis nomumita Sekretario de la nova gubernio Teritorio Nevada kun salajro de 1 800 dolaroj jare. Lia juna frato Sam akompanis lin tien somere 1861. Sam poste verkos pri tiu vojaĝo en sia duon-memiografia libro, Roughing It.[2] Sam dediĉis sin al minado kaj ĵurnalismo, dum lia frato Orion servis kiel la Teritoria Sekretario kaj ofte kiel fakta guberniestro kiam James W. Nye forestis. Tiukadre Orion akiris politikan popularecon evitante la militon "Sagebrush" kontraŭ Kalifornio pro disputoj pri la ŝtataj limoj.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Louis J. Budd (2001). Mark Twain: Social Philosopher (Mark Twain & His Circle Book 1). University of Missouri.
  2. Twain, Mark, Roughing It, 1872. ISBN 0-7434-3650-4.
  3. Fanning, Philip Ashley, Mark Twain and Orion Clemens: Brothers, Partners, Strangers. The University of Alabama Press, 2003. ISBN 0-8173-1310-9.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Orion Clemens en la angla Vikipedio.