Oscar Niemeyer
Etoso
Oscar Niemeyer | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nacieco | brazila | |
Naskiĝo | 15-a de decembro 1907 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | |
Morto | 5-a de decembro 2012 (104 jara) en Rio-de-Ĵanejro | |
Laboro | ||
Notindaj konstruaĵoj | Palaco de la Prezidento de Brazilo Nacia Parlamento de Brazilo Katedralo de Braziljo | |
Oscar NIEMEYER (Rio de Janeiro, 15-a de decembro 1907 - Rio de Janeiro, 5-a de decembro[1] 2012) estas fama brazila arkitekto. Lia verkaro estas unuagraveca por moderna arkitektarto, kaj enskribiĝas en la tianomita "internacia stilo" de arkitektuarto, kaj uzo de betono cele al vastaj kurboj.
Li disegnis la plejn famajn konstruaĵojn de Brasilia.
Li estas politike maldekstula, marksista, kaj kredis, ke moderna arĥitekturo povus kontribui al emancipiĝo de la homoj.
Kvankam preskaŭ centjara, li plu laboras (kaj memdire ĉiutage amoras!), kaj en januaro 2007 ekplanis konstrui monumenton honore al Simon Bolivar konstruota en Karakaso.