Osred la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Osred la 1-a (n. ĉ. 697, m. 716) estis reĝo de Northumbria, Anglio de 705 al sia morto.

Li estis filo de Aldfrith, kiu regis Northumbria de 685 al 704. Post ties morto, Eadwulf uzurpis la tronon, sed februaron aŭ marton 705 li estis detronigata kaj Osred iĝis reĝo. Ĉar Osred estis ankoraŭ knabo, Sankta Wilfrid, helpate de nobeloj, plej potencis en la regno, kaj tiu adoptis Osred kiel sia filo. En 709 Wilfrid mortis, sed la regno restis stabila.

En 711 Berhtfrith, potenca nobelo, venkis la piktojn.

Laŭ pluraj ekleziaj fontoj de Northumbria, Osred estis diboĉa junulo kiu delogis monaĥinojn. Tamen en latina poemo De abbatibus (Pri la abatoj) la 9-jarcenta monaĥo Aethelwulf priskribas Osred kiel forta, kuraĝa kaj energia, kaj la anglosaksa historiisto Bede laŭdis lin.

Osred plenaĝis en 715 aŭ 716. Post tre malmulte da tempo li estis mortigata, eble de la piktoj.