Orienta Markio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ostmark ĝis 976.

Ostmark (esperantigite: Orienta Markio) estis mallonga nomo por Bayerische Ostmark, markio situanta en la orienta parto de Bavario. Ĝin kreis Karolo la granda kiel Avara markio por la defendo de atakoj fare de la Hungaroj.

Priskribo

Ĝi situis inter Enns kaj Erlau, la Antaŭalpoj kaj Viena Arbaro kun strio mallarĝa norde de Danubo (ekde la 11-a jc plilongigita ĝis Thaya kaj Moravo, poste eĉ ĝis Leitha.

En la jaro 976-a la markion donacis imperiestro Oto la 1-a al la babenbergano Leopoldo la 1-a. Tiu markio nomitis ekde 996 Regio Ostarricchi, ekde 1130/1135 Marchio Austriae. En 1156 okazis ĝia plialtigo al duklando; ĝi iĝis poste la kerno de Aŭstrio.

Nova uzo en la 20-a jc

Post la t.n. Anschluss en 1938 la perforte nuligita ŝtato Aŭstrio ĝis 1942 nomitis oficiale Ostmark. Poste oni malpermesis tion por estingi ĉiujn spurojn je ia ajn iama ŝtata memstareco de la enkorpigitaj teritorioj aŭstriaj.

Kontraŭsorba markio

Alia Ostmark iĝis sub la regado de Oto la 1-a kiel defendoteritorio kontraŭ la Soraboj. Ĝi estiĝis post la divido de Elbmark situanta inter Elbo kaj Spree. Ĝia teritorio egalas grandparte la areon de Malsupra Luzacio.