Dyje (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Dyje
Dyje
Dyje

Dyje (ĉeĥlingve) aŭ Thaya (germanlingve) estas signifa rivero fluanta parte en suda kaj sudokcidenta Moravio kaj parte en la norda Malsupra Aŭstrujo, kelkloke konsistiganta la limon inter Ĉeĥujo kaj Aŭstrujo. Dyje enfluas de dekstre en Moravon; ĝia enfluejo konsistigas la limpunkton inter Aŭstrujo, Ĉeĥujo kaj Slovakujo. Dyje havas du fontajn riverojn, la "germanan" kaj la "moravian" Dyje, kaj tiuj fontaj riveroj kunfluas ĉe Raabs an der Thaya en Aŭstrujo. Poste, Dyje alfluas en la teritorion de la Ĉeĥa respubliko, la longeco de ĝia fluo estas 306 km. En la rivero estas jenaj akvaj rezervujoj ĉe urboj: VranovZnojmoNové Mlýny u Mušova.

En montaretregiono de Jevišovice, kio estas orienta parto de Českomoravská vrchovina (Bohema-Moravia montetaro), ĝi kreas profundajn valojn, tra kiuj ĝi celas unue sub Podhradí nad Dyjí ĝis valbaraĵo kun digo ĉe Vranov, sub Chvaletice ĝi ŝanĝas direkton al sudoriento. Ekde Vranov ĝis Znojmo ĝi fluas senĉese al sudoriento, pli malfrue ĝi ŝanĝas direkton al nordoriento. Ĉe la unua rezervujo ĉe Nové Mlýny u Mušova estas artefarite kreitaj sistemoj de insuletoj, servantaj kiel nestejoj kaj kunvenlokoj de akvaj birdoj. En Dolnomoravský úval estas vico da mortaj branĉoj de Dyje. Sude de Lanžhot akompanas la riveron malnovaj herbejaj praarbaroj kun nestejoj de birdoj. En kunflueja teritorio de Dyje kun rivero Morava estas signifa grandmoravia burgejo Pohansko kun muzeo en ĉasista kasteleto.

Publikaj kampadejoj estas sur bordoj de valbaraĵo ĉe Vranov nad Dyjí.