osu!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Osuungimped.png
La simbolbildo de osu!

osu! estas senpaga ritma videoludo por Vindozo, kreita de Dean "peppy" Herbert je la 16 de Septembro de 2007. Ĝi estas skribita per C# uzante .Net Framework. Nuntempe estas registritaj super 800,000 ludantoj. Ĝia enaspekto baziĝas sur pagaj ludoj Osu! Tatakae! Ouendan, Elite Beat Agents kaj Taiko no Tatsujin.

Enaspekto

El la oficiala paĝaro oni povas elŝuti ritmaĵojn (nun estas super 14000 ritmaĵoj). Ĉiu ritmaĵo enhavas unu kanton. Do, post kiam oni elektas iun ritmaĵon, la kanto eksonas kaj la ludado komenciĝas. Sur la ekrano aperas circkloj, kondukaĵoj kaj ĉirkaŭmovaĵoj, kiujn oni devas alklaki laŭ la ritmo de la kanto. La alklakaĵoj povas aperi tre rapide (ekz. je duono de sekundo antaŭe) aŭ tre malrapide (ekz. je 4 sekundoj antaŭe) antaŭ kiam oni devas alklaki ĝin dependante de la malfacileco de la kanto. La ludantoj devas uzi celilon (muson, tableton k.t.p.) por celi la aklakaĵojn. Malgraŭ la muso estas rigardata kiel la plej populara celilo, oni uzas ankaŭ tableton aŭ klavaron.

Celo

La celo de la ludo estas ĝuste alklaki cirklojn kaj konkudaĵojn, kaj rapide ĉirkaŭmovi, kiam aperas ĉirkaŭmovaĵoj. Se oni malĝuste alklakas, la viv-nivelo supre subeniĝas; kiam ĝi iĝas nulo, oni malvenkas. Do, multaj ludantoj celas perfektan rezulton, t.e. alklaki ĉion perfekte, por havi la plej altan poentaron.

Cirkloj

Cirkloj estas unu el la du plej gravaj alklakaĵoj de la ludo, oni povas renkonti ĝin preskaŭ en ĉiu ritmaĵo. Kiam aperas la cirklo, la ringo (nomata ankaŭ proksimiĝanta cirklo) aperas ĉirkaŭ ĝi kaj komencas malgrandiĝi, proskimiĝante al la cirklo. Oni devas alklaki, kiam la ringo komplete proksimiĝas al la cirklo. Certe, la kursoro devas esti super la cirklo. Se oni alklakas frue aŭ malfrue, oni ekhavas malmultan poentaron.

Kondukaĵoj

Kondukaĵo konsistas el du cirkloj ligataj per la konduka vojo interne. La ringo aperas cirkaŭ unu cirklo, kaj kiam ĝi komplete proksimiĝas al la cirklo, oni devas alklaki kaj teni la klakilon, kondukante la ĵus aperintan sferon laŭ la konduka vojo ekde la unua cirklo ĝis la dua cirklo kaj nur tiam lasi la klakilon. Se la fino de la kondukaĵo havas la revenan markon; tio signifas, ke la ludanto devas ree konduki la kondukan sferon revene al la unua cirklo.

Ĉirkaŭmovaĵoj

Ĉirkaŭmovaĵo estas grandega cirklo, kiu okupas la tutan ekranon. Kiam ĝi aperas, oni devas alklaki ĝin kaj, tenante la klakilon, rapide movi la kursoron ĉirkaŭ la centro de la ekrano. Se oni ĉirkaŭmovas pli rapide, tiam oni ekhavas pli multan poentaron. Oni devas pluigi antaŭ kiam la ĉirkaŭmovaĵo malaperos.

Trafoj kaj misoj

Cirkloj, kondukaĵoj kaj ĉirkaŭmovaĵoj havas diversajn kaŭzojn de trafado aŭ misado, kaj ankaŭ la maniero de ekhavado de poentaro. Por ekhavi pli multan poentaron, oni devas teni la victrafon. Victrafo estas trafado vice sen misoj. Oni devas ĝuste alklaki la cirklojn, havante la kursoron super ĝi, por ekhavi la plej altan poentaron - 300 poentojn. Se oni alklakas iomete frue aŭ malfrue, oni ekhavas 100 poentojn. Se la ĝusteco estas pli malbona, oni ekhavas nur 50 poentojn. Kaj fine se la ĝusteco estas tro malbona (tro frue aŭ tro malfrue aŭ oni ne estas alklakinta), oni ekhavas mison. Kondukaĵoj malpli bezonas ĝustecon, ekzemple oni ne povas misi ĝin, se oni alklikante tenas la klakilon. Sed alklakinte malĝuste, oni ekhavas 100 aŭ kelkfoje 50, rompinte la victrafon. Krome, se oni forlasas la kondukan sferon, oni ankaŭ ekhavas 100 aŭ 50, sed la victrafo ne rompiĝas! Do, misi kondukaĵon estas malfacile. Oni povas misi ankaŭ ĉirkaŭmovaĵon, movante tro malrapide. Misinte, oni ekhavas neniujn poentojn. Krome, ekhavinte mison, la victrafo rompiĝas; tio malhelpas al oni havi altan poentaron.

Ritmaĵoj

Ritmaĵoj estas kreataj de ludantoj mem. Estas aprobitaj kaj neaprobitaj ritmaĵoj. Grandparte la kantoj estas animeaj. Oni povas krei ritmaĵojn kaj alŝuti ĝin al la oficiala paĝaro por ĉiuj. Ĉiu aprobita ritmaĵo havas ankaŭ rangliston. En la ludo oni povas rigardi nur la unuaj 40 vicojn, alivorte 40 plej bonajn poentarojn. Estas ankaŭ rangitaj kaj nerangitaj ritmaĵoj. Se ritmaĵo estas nerangita, la poentaro, kiu oni ekhavis, ne aliĝos al onia tuta poentaro. Ĉiutage administrantoj aprobas kaj rangas bonajn ritmaĵojn.

External links

  • [1] oficiala paĝaro