Pál Tolnay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TOLNAY Pál [pr. tolnai] estis la unua hungara inĝeniero pri teatra tekniko naskiĝinta en Gyulafehérvár la 28-an de decembro 1891 kaj mortinta en Budapeŝto la 3-an de junio 1985.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pál Tolnay ekhavis diplomon de inĝeniero pri mekaniko en Budapeŝto 1913 kaj ekde 1924 li estis universitata asistanto. En 1921 li ekhavis diplomon de inĝeniero pri ekonomiko. En 1926 pere de konkurso li estiĝis ĉefinĝeniero de ŝtataj teatroj. Li akiris siajn konojn pri teatra tekniko en la Staatsoper de Dresdeno. Li estis ankaŭ profesoro de la aktorakademio. En 1948 oni pensiumis lin senatendite. Ekde tiam ĝis 1967 li laboris kiel projektisto pri teatra tekniko. Al lia nomo ligiĝas la rekonstruigo de 14 profesiaj teatroj kaj projektoj de 79 aliaj kulturaj konstruaĵoj. Li havis gravajn meritojn en establo de scenejo de la Aerliberaj Ludoj de Szeged kaj de aliaj.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Az ismeretlen Operaház (kun M. Borsa, 1984).

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]