Péter Vermesy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vermesy Péter (vermeŝi) rumanuja hungara komponisto, muziksciencisto naskita en Braŝovo la 19-an de majo 1939 kaj mortinta en Heidenheim, (Germanujo) la 17-an de decembro 1989. Li estas la patro de pianisto András Vermesy.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Vermesy studis ekde 1951 en la muzikliceo kaj ekde 1956 en la fako pri muzikkomponado de la Muzika Altlernejo Gheorghe Dima de Kluĵo kiel studento de Gábor Jodál kaj Sigismund Toduţă. En 1962-63 li estis muzika kunlaboranto de la Ŝtata Pupteatro de Kluĵo. Inter 1963-1984 li estis profesoro pri komponado en la sia iama muzikaltlernejo. Ekde 1985 li vivis en Germanujo. Ekde 1961 li verkis ankaŭ muzikan publicistikon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az elátkozott leány (kantato por soprano kaj orkestro, 1963);
  • Kamaraszimfónia (1962-63);
  • Concertino da camera (por piano, blovinstrumentoj, batinstrumentoj, 1964-66, rekomponita 1974);
  • Corde sonore (por arĉorkestro, 1968);
  • Epitaph (por flaŭto, orkestro, 1969);
  • Recitativók (por sopranvoĉo kaj kamerensemblo, 1974);
  • Szvit (por grandorkestro, 1977);
  • Novelletti (por arĉkvarteto, 1980).
  • Improvizációk por piano, (1968, rekomp. kamerorkestro, 1973);
  • Naenia-In memoriam Bartók por piano, (1970);
  • Szonatina por piano, (1976);
  • Postludium por piano, (1978).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • László Ferenc: V. P. (Művelődés, 1970. 2. sz.);
  • M. Popescu: Repertoriul general al crealiei musicale româneşci (I. Bukarest, 1979, 1981).

Fonto[redakti | redakti fonton]