Paavo Korhonen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korhonen
Paavo Korhonen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1928 (1928-06-05)
en Joutseno
Morto 29-an de septembro 2019 (2019-09-29) (91-jaraĝa)
Ŝtataneco Finnlando
Okupo
Okupo Nordic combined skier • skikuristo
vdr

Paavo KORHONEN (n. la 5-an de junio 1928 en Joutseno, m. la 29-an de septembro 2019 en Lappeenranta) estis finna kombin-skiisto. Li venkis mondĉampionadon en Lahti en 1958. Li fariĝis la kvara en olimpiaj ludoj en Oslo en 1952 kaj en Cortina d'Ampezzo en 1956. Finnan ĉampionadon li venkis en 1951, 1954, 1956, 1957 kaj 1960. Li estis 171 cm alta.