Paavo Lipponen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paavo Lipponen en la jaro 2004.

Paavo Tapio Lipponen (naskiginta la 23-an de aprilo 1941 en norda Finnlando, en Turtola, nuntempa Pello) estas finna konsulto de energiindustrio kaj eksa politikisto. Li estis prezidanto de Finnlanda socialdemokratia partio) en 19932005, ĉefministro de Finnlando en 19952003 kaj prezidanto de la eduskunta (parlamento de Finnlando) en 20032007. Li estis ĉefministro de Finnlando 2928 tagojn kaj estas plej longatempe ĉefministro de Finnlando.

Pre politiko

Lipponen kvalifikiĝis studento en lyseo de Kuopio en la jaro 1959. Poste li helpe de stipendo studis jaron en Usuno, Dartmouth college. Poste li studis en sociascienca fakultato de Universitato de Helsinki. En la jaro 1971 li kvalifikiĝis kandidato de sociaj sciencoj. Lia ĉeftemo estis internacia politiko.

Politika aktiveco

Lipponen prezidantiĝis en Finnlanda socialdemokratia partio en la jaro 1993. En la jaro 1995 la partio venkegis la parlamentoelekto de Finnlando. La unua registaro de Lipponen (1995–1999) inkludis Finnlandan socialdemokratian partion, Finnlandan nacian koalicion, Svedan popolan partion de Finnlando, Maldekstran Ligon de Finnlando kaj Verdan partion de Finnlando. Ĉar la registaro havis vere diversajn partiojn, ĝi ricevis karesan nomon "ĉielarka registaro". Ankaŭ dua registaro de Lipponen (1999–2003) inkludis samajn partiojn. Alia elstarega persono en registratoj de Lipponen estis lia bona amiko Sauli Niinistö, kio estis ministro pri financoj en la jaroj 19962003. Politiko de la registaroj estis dekstreta. La unua registaro de Lipponen provis duonigi senlaborecon en Finnlando ĝis la sekva elekto. La senlaboreco plimalgrandiĝis, sed la celo malsukcesis.

Lipponen havas potencan Eŭropan identiteton. Laŭ vizio de Lipponen Finnlando membriĝis al Eŭropa Mona Unio (EMU). La eŭropa komuna mono eŭro venis en uzon en 2002. Finnlando estas nura nordlando kio uzas eŭron. Kun registaroj de Lipponen la ekonomio de Suomio grandiĝegis. La unua registaro de Lipponen petfaris grandan reformon de konstitucio de Suomio. En aŭgusto 2011 Lipponen anoncis, ke li aspiras al kandidateco ankaŭ en la prezidanto-elektado en 2012.

Privata vivo

De la jaro 1998 edzino de Lipponen estas verkisto Päivi Lipponen, denaska nomo Hiltunen. Ili havas du komunajn filinojn; Paavo Lipponen havas unu filinon kun sia antaŭa edzino, kaj Päivi Lipponen havas unu filinon kun sia antaŭa edzo. Lipponen interiĝas operon, naĝon kaj arkitekturon. Pli juna li akvopilkis.

Lipponen estas elektita je 71-a plej granda finno en la voĉdonado Suuret suomalaiset ("grandaj finnoj").

Eksteraj ligiloj