Palaco de la Grafino de Lebrija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de la Grafino de Lebrija
Palacio de la Condesa de Lebrija
palacomuzeomonumentopalaco
Lando Hispanio vd
Situo Sevilo
Konstrustilo(j) Renesanco vd
Estiĝo 16-a jarcento
Koordinatoj 37° 23′ 32″ N, 5° 59′ 38″ U (mapo)37.39213344387-5.9938237569002Koordinatoj: 37° 23′ 32″ N, 5° 59′ 38″ U (mapo)
Palaco de la Grafino de Lebrija (Sevilo)
Palaco de la Grafino de Lebrija (Sevilo)
DEC
Palaco de la Grafino de Lebrija
Palaco de la Grafino de Lebrija
Situo de Palaco de la Grafino de Lebrija
Map
Palaco de la Grafino de Lebrija
Parto de Seville old town vd
Retpaĝo http://www.palaciodelebrija.com/
vdr

La Palaco de la Grafino de Lebrija (hispane Palacio de la condesa de LebrijaPalaco de Lebrija) estas historia palaco en Sevilo, Andaluzio, Hispanio. Ĝi estas ĉe unu de la stratoj plej aktivaj de la urbocentro, la strato Cuna, paralela al la fama strato Sierpes. Ĝi estas de la 16-a jarcento kaj la plej karaktera trajto estas la impresa kolekto de romiaj mozaikoj, kiuj pavimas preskaŭ la tutan teretaĝon, pro kio ĝi estas konsiderata la "dom-palaco plej bone pavimita de Eŭropo".[1]

La palaco, krom sia malfermo al la publiko kiel muzeo ekde 1999, luas siajn salonojn kaj kortojn por prezentaĵoj, eventoj, solenaj bankedoj, prelegoj, koncertoj ktp.

La konstruaĵo estas de proksimume 2 500 m² dise en du etaĝoj. Ankaŭ la portalo estas duetaĝa, el marmoro, kun pilastroj en la flankoj de la teretaĝo. La enirhalo havas lignan plafonon, apartigitan per ampleksa krado el orumita kaj plurkolora fero. La kahelaro de la pavimo estas unu de la plej elstaraj elementoj de la palaco, komponita de romiaj plurkoloraj marmoroj. Elstaras ankaŭ la granda kolekto de azuleĥoj de la tuta domo el la 16-a jarcento. En la centra korto, elstaras gipsaĵoj kiuj ornamas arkojn kun kolonoj el marmoro, kaj la romia mozaiko de la 2-a kaj 3-a jarcentoj. Tiu mozaiko aperis en olivarbaro de la grafino. La centra medaliono montras la dion Pajnon ludanta fluton, dum ok medalionoj montras scenojn de la amaferojn de Zeŭso kaj en la anguloj oni montras la kvar jarsezonojn.

La muroj montras la plej diversajn arkitekturajn stilojn ĉe elementoj kiel arabecaj arkoj, platereskaj ornamaĵoj, plintoj de azuleĥoj devenaj de ruinaj konventoj, kasonaro de palaco de la 16-a jarcento, renesanca friso, la fasado kaj planto estas de stilo andaluzsevila.

La teretaĝo estas komponita de diversaj salonoj kaj kortoj kie estas la arkeologiaj restaĵoj kaj aliaj kolektoj (amforoj, kolonoj, skulptaĵoj, putorandoj ktp.). En la supra etaĝo estas la ĉambroj kie loĝis la familio, ĝis la morto de la lasta grafo de Lebrija en 1999. Inter pentraĵoj elstaras verkoj de Antoon van Dyck, de Pieter Bruegel la pliaĝa kaj de la Skolo de Murillo.

Estas ankaŭ ampleksa bibliotekon kun pli ol 4 000 volumenoj.

Vizitantoj povas libere trairi la teretaĝon kaj viziti la supran etaĝon kun gvidisto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Palacio de Lebrija Arkivigite je 2020-02-25 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]