Palmiry
Etoso
Palmiry (52° 22' N 20° 47' E Mapo) estas vilaĝo en la pola vojevodio Mazovio. La vilaĝo estas parto de la komunumo Czosnów kaj havis 220 loĝantojn en 2006. La vilaĝo situas apud la Kampinosarbaro, kie inter 1939 kaj 1943 la germanaj nazioj mortpafis pli ol 2000 polajn intelektulojn/eminentulojn, rezistbatalantojn kaj politikajn kaptitojn. Ekde 1948 ĝi estas unu el la plej gravaj memorlokoj de Pollando.
Mortpafitaj apud Palmiry
Inter la pli ol 2000 viktimoj estis:
- Janusz Kusociński Olimpika ĉampiono (1932) 10 km
- Adamo Zamenhof filo de Ludoviko Lazaro Zamenhof