Panarbo
Panarbo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Panfrukto kultivita sur Havajo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Artocarpus altilis (Parkinson) Fosberg | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La panarbo latine: Artocarpus altilis el la familio de la Morusacoj estas arbo origine de Orient-Hindio kaj Pacifikaj insuloj, ĝi estis vaste plantita en tropikaj regionoj en aliaj partoj de la mondo. Ĝi estas konata pro rolo de ties frukto (panfrukto) en la Ribelo sur la Bounty.
Panarbo estas iu ajn specio de la genro artokarpo (Artocarpus), el kiuj du specioj gravas kiel nutroplantoj (A. incisa kaj A. integrifolia), kies "falsaj fruktoj" formiĝas per unuiĝo de la karnecaj petaloj kun la akso de la infloresko. La fruktoj fariĝas ofte ĉ. 40 cm longaj, 25 cm laŭlarĝe, kun faruneca enhavo. La fruktoj estas kutime manĝataj frititaj.[1]
Alia specio estas la Jakvo (Artocarpus heterophyllus).
Piednotoj
- ↑ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto