Papiruso Fuad 266

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peco de Papiruso 266b kun dufoje enmetita Biblia Tetragramo

Papiruso Fuad 266 estas aro de [[parirusopapirusaj fragmentoj, kiujn la Papirologia Societo de Kairo aĉetis en 1943, kaj al kiu ĝi asignis tiun referenca nombro en sia kolekto.[1]

La fragmentoj devenas de tri apartaj manuskriptoj enhavantaj librojn de la greklingva Septuaginto. Papiruso 266a (Rahlfs-numero 942) havas pecojn de Genezo, Papiruso 266b (Rahlfs-numero 848) kaj Papiruso 266c (Rahlfs-numero 847) konsistas el pecoj de Eliro.

Ili speciale interesas, ĉar la Papirusoj 266a kaj 266b (probable verkitaj de la sama skribisto) estas inter la plej malnovaj manuskriptoj de Septuaginto, estante kreitaj meze de la 1-a jarcento a.K. La Papiruso 266c estas nur iomete pli posta. La Papiruso 266b ankaŭ havas la hebrean nomon יהוה (JHVH) en hebreaj literoj meze de la greka teksto anstataŭ la greka ΚΥΡΙΟΣ, kiu troviĝas en plej multaj Septuaginto-manuskriptoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]