Parko Buttes-Chaumont

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La parko kaj Parizo.
La lago.
Promenado en la parko.

La parko Buttes-Chaumont (franclingve Parc des Buttes-Chaumont) estas publika parko lokita en Parizo, en la 19-a arondismento de la franca ĉefurbo. Ĝi etendiĝas sur 24,73 hektaroj, kaj estas do la tria plej vasta el la 426 parizaj ĝardenoj (la unua estas la parko de La Villette, kaj la dua estas la ĝardeno Tuileries). La parko naskiĝis okaze de la ĝenerala renovigo de Parizo fare de Napoleono la 3-a kaj la barono Haussmann, inter 1852 kaj 1870. Ĝia kreinto estis Jean-Charles Alphand, kiu ankaŭ konceptis interalie la boskon de Boulogne.

Historio

En tiu kvartalo antaŭe troviĝis gipsaj minejoj : la parko stariĝas sur la plej vasta eksminejo. La ĉefa enirejo situas sur la placo Armand-Carrel, kie cetere troviĝas la urbdomo de la arondismento, proksime al la metro-stacio Laumière sur la 5-a linio. La parko Buttes-Chaumont entenas tre diversajn plantojn, kaj estas biologie la plej riĉa parko de Parizo.

Vidindaĵoj

En tiu parko krome troveblas :

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara