Bosko de Boulogne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La "supra lago" (lac supérieur) en la bosko de Boulogne.

La bosko de Boulogne (franclingve bois de Boulogne) estas parko lokita en Parizo. Ĝi troviĝas en la 16-a arondismento de la franca ĉefurbo.

La bosko kovras vastan areon (proksimume 846 hektaroj) okcidente de Parizo, kaj konsistigas unu el la plej gravajn "pulmojn" de la ĉefurbo. Ĝi estas multe pli granda ol la Central Park de Novjorko aŭ ol Hyde Park en Londono. Antaŭ homa aranĝo, anstataŭ la bosko ekzistis la forsto de Rouvray.

Kore de la bosko, oni povas viziti la parkon de Bagatelle, sed ankaŭ menaĝerion aŭ vintroĝardenojn. Sed la bosko de Boulogne estas ankaŭ famkonata pro la nokta ĉeesto de prostituitinoj.