Parko de Bercy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parko de Bercy, aŭtuno 2007

La parko de Bercy [bersi] (franclingve parc de Bercy) estas aro da tri ĝardenoj lokitaj en la 12-a arondismento de Parizo, en la kvartalo Bercy, inter Bercy Arena kaj la komerca centro Bercy Village. Ĝi etendiĝas sur 14 hektaroj, kaj estas do unu el la plej vastaj parkoj de la franca ĉefurbo.

La tri ĝardenoj

La parko konsistas el tri ĝardenoj kreitaj de la arkitektoj Bernard Huet, Madeleine Ferrand, Jean-Pierre Feugas kaj Philippe Raguin inter 1993 kaj 1997.

  • La ĝardeno plej proksima al Bercy Village nomiĝas "La romantika ĝardeno" (le Jardin romantique), kaj entenas akvukojn kun fiŝoj.
  • Du pasejoj direktas al "la Parteroj" (les Parterres), ĝardeno dediĉita al plantoj kaj al ilia prizorgado, kun ekzemple hortikulturejoj akceseblaj al knaboj.
  • La parto plej proksima al la spektaklejo nomiĝas "la Herbejoj" (les Prairies), kaj konsistas el vastaj gazonoj kun kelkaj grandaj arboj. En tiu parto kutimas la junuloj organizi futbalmaĉojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj