Parko de Princa Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Parko de Princa Insulo (angle: Prince's Island Park) estas enurba parko en la urbo Kalgario (Alberto, Kanado). Ĝi troviĝas sur insulo en la rivero Bow tuj norde de urbocentra Kalgario.

Rivero Bow, Parko de Princa Insulo kaj urbocentra Kalgario

La insulo, sur kiu estas la parko, nomiĝas laŭ Peter Anthony Prince, la fondinto de la Segejo Eau Claire. La familio Prince donis terenon por la parko en 1947.[1]

Laguno de Parko de Princa Insulo

La insulo Prince havas areon de 20 hektaroj[1] kaj estas ligita per tri pontoj al Eau Claire kaj urbocentra Kalgario kaj per unu ponto al Memorial Drive kaj la komunumo Crescent Heights. La parko estas parto de sistemo de promenvojoj sur ambaŭ flankoj de la rivero Bow. Oni skulptis la suda brakon de la rivero por fari lagunon, dum la orienta parto de la insulo nun estas marĉo. Kanadaj anseroj kaj platbekaj anasoj abundas en la parko.

La parko gastigas multajn festivalojn, inter ili la Kalgaria Festivalo de Popol-Muziko[2], Shakespeare en la Parko, Karifesto, Kanada Tago, Heredaĵa Tago, Afrikadey kaj Fajrrosta Festivalo sur la Bow. Ĉirkaŭ 150.000 homoj partoprenis ĉi tiujn festivalojn dum 1996.[3]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 . Alirita 2007-05-07.
  2. . Alirita 2007-05-07.
  3. . Alirita 2007-05-07.

Eksteraj ligiloj