Parque da Cultura
Parque da Cultura | |
---|---|
Lando(j) | Brazilo |
Urbo | Votuporango |
Geografio | |
Areo | 105.000 m2 |
Trajtoj | |
Kreo | 28-a de julio 2016 |
Tipo | Promenejo, ludejo, biblioteko, muzeo, kinejo |
Interreta ligilo | Parque da Cultura |
Parque da Cultura (parko de kulturo) estas 105.000 m² publika areo en la brazila urbo Votuporango, kun facila aliro por la loĝantaro, kaj estas unu el la plej bonaj ebloj por libertempo kaj aliro al kulturo en la regiono, kreita per dekreto n-ro 9.535 ela 28-an de julio 2016. Ĝi konsistas el du integritaj sociaj centroj:
Centro de Lazer do Trabalhador “Oscar Bottura”, kiu havas plurajn libertempajn eblojn, kiel biciklan vojon, trotadon, sablajn flugpilkajn terenojn, sablajn futbalkampojn, ludejon, gimnastikejan ekipaĵon, malferman amfiteatron, necesejojn kaj vestoŝanĝejojn kaj plurmanĝejon. La spaco havas arbojn kun diversaj specioj kaj havas lumfonton en la du lagoj, lumigado kaj pejzaĝigado, krom lignaj ferdekoj kaj belvedero kun vido al la tuta parko.
Centro de Informações Culturais e Turísticas “Marão Abdo Alfalgali”, kiu enhavas bibliotekon, muzeon, kinejon, ekspoziciejon, malferman aŭditorion, metiejon, kafejon kaj, krome, la strukturo de la urba departemento pri kulturo kaj turismo. La konstruaĵo konsistas el pli ol 3.250 m² da areo, sur tri etaĝoj. La moderna spaco kontribuas al la disvolviĝo de kulturaj agadoj en la regiono, kiel la jara festivalo FLIV.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Informpaĝo en la retejo de la plenuma povo de Votuporango Arkivigite je 2021-08-10 per la retarkivo Wayback Machine portugale
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Retpaĝo pri la parko sur la retejo de la plenuma povo de Votuporango Arkivigite je 2021-08-10 per la retarkivo Wayback Machine portugale