Pascal Yoadimnadji

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pascal Yoadimnadji
باسكال يوديمنادجي
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aprilo 1950 (1950-04-08)
en Béboto
Morto 23-an de februaro 2007 (2007-02-23) (56-jaraĝa)
en 5-a arondismento de Parizo
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj arabafranca
Ŝtataneco Ĉado
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Pascal Yoadimnadji - arabe باسكال يوديمنادجي - estas politikisto en la afrika lando Ĉado. Li naskiĝis la 8-an de aprilo 1950 en Ĉado, kaj mortis la 23-an de februaro 2007 en hospitalo en la 5-a arondismento de Parizo pro cerba sangado, post kiam li komence de februaro havis koratakon en Ĉado kaj urĝe estis flugigita al Parizo. De 2005 ĝis sia morto en 2007, li estis la ĉefministro de la lando Ĉado, post Moussa Faki (موسى فكي). Antaŭ la sekva regula ĉefministro, Delwa Kassiré Koumakoye, ankoraŭ Adoum Younousmi dum kelkaj tagoj de februaro 2007 estis provizora ĉefministro.