Pasio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pasio estas troigo de la volo, fervorega inklinoemo al io; arda deziro.

Pasio ne estas per si mem malbona, ĉar pasioj povas instigi homo al grandaj faroj; kio kaŭzas malbonon, tio estas la misuzo, kion la homo faras, de pasioj. Ĉiaj pasioj havas sian principon en iu sento aŭ natura bezono. La ĝustasenca pasio estas la trograndigo de iu bezono aŭ sento; ĝi kuŝas en la eksceso, ne en la kaŭzo; kaj tiu eksceso fariĝas malbono, kiam ĝi rezultigas alian malbonon.

La libro de la spiritoj diras ke pasioj estas kiel ĉevalo, kiu estas utila se ĝi estas regata, sed danĝera, se ĝi mem regas kaj ke pasioj estas leviloj, kiuj dekobligas la fortojn de la homo kaj kiuj helpas lin plenumi la projektojn de la Providenco; sed se anstataŭ ilin direkti, la homos sin lasas direkti de ili, li do falas en ekscesojn.

Proverbo

Ekzistas proverbo pri pasio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Malplaĉas nenio, se taksas pasio. 

Referencoj

  1. Lernu