Paul Hindemith

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Paul Hindemith (naskiĝis la 16-an de novembro, 1895, mortis la 28-an de decembro, 1963) estis germana aldisto, orkestrestro kaj komponisto kiu reprezentas la komenciĝantan modernon de germana muziko.

Li naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno, translokiĝis intertempe al Usono en 1938 kaj mortis en Svisio.

La muziko de Hindemith estas konata pro sia strukturo kaj harmonia ekspresivo, sen esti atonala. Hindemith forgvidis la germanan muzikon el konservativo (ekz. Beethoven, Brahms, Wagner) kaj tiel renovigis germanan muzikon.


Listo de verkoj

  • Harmonio de la mondo (simfonio)
  • Mathis der Maler (Matis, la pentristo; pri Matthias Grünewald)
  • Metamorfozoj