Paul Passy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Paul Édouard PASSY (1859-1940) estis franca lingvosciencisto, kreinto de la Internacia Fonetika Asocio en 1886. Li aniĝis en la prilaborado de la Internacia Fonetika Alfabeto. Li naskiĝis en familio kiu, en la 19a jarcento, famiĝis pro agado en la sciencaj kaj politikaj kampoj; lia patro, Frédéric Passy, estis nobelpremiita je paco. En 1906, li partoprenis la fondiĝon je la Unuiĝo de Kristanaj Socialistoj. Poste, li kreis en 1909, proksime al Fontette (Aube) /fontet (ob)/, la kolonion "Liéfra" (Libereco, Egaleco, Frateco) kiu funkciis laŭ la "Mosea leĝo". Bazita sur la principoj de socialismo kristana kaj de kolektivismo, la tero, posedaĵo kolektiva necedebla, estis ekspluatata komune. Tiu ĉi kolonio malaperis komence de la unua mondmilito.